Krásny Brod
Krásny Brod | |
hungare: Laborcrév, rutene: Красный Брід | |
municipo | |
Nova preĝejo en Krásny Brod
| |
|
|
Oficiala nomo: Krásny Brod | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Medzilaborce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Parto(j) | Monastier |
Memorindaĵoj | Monaĥejo de Descendo |
Rivero | Laborec |
Situo | Krásny Brod |
- alteco | 301 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 14′ 22″ N 21° 53′ 45″ O / 49.23944 °N, 21.89583 °O (mapo) |
Areo | 15,1129 km² (1 511,29 ha) |
Loĝantaro | 424 (31.12.2005) |
Denseco | 28,06 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1557 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 068 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | ML |
NUTS | 520411 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Krásny Brod | |
Retpaĝo: www.krasnybrod.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Krásny Brod (hungare Laborcrév rutene Красный Брід [krasnij brid]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Krásny Brod situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ flankovojoj. Trajno trafikas laŭ la alia riverobordo. Medzilaborce troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14-a jarcento litova princo ricevis la lokon por defendi la landlimon. Li fondis ankaŭ abatejon. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1557 en formo "Graznibrod". Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Krasznibród, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Laborcrév 706 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). La abatejo detruiĝis dum la 1-a mondmilito. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Krásny Brod 405 homoj, (234 rutenoj, 132 slovakoj, 37 ukrainoj). Post unu jaro nova abatejo konstruiĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika klasikisma preĝejo de 1809
- baroka grekokatolika kapelo de 1761
- ligna preĝejo el la 19-a jarcento
- baroka kastelo el la 17-a jarcento, interne muzeo pri ukraina kulturo
|
|